28
III. LETER-O.
Kar-a amik-o!
Mi prezent-as al mi kia-n vizagh-o-n vi far-os post la ricev-o de mi-a leter-o. Vi rigard-os la sub-skrib-o-n kaj ek-kri-os: “chu li perd-is la sagh-on?! Je kia lingv-o li skrib-is? Kio-n signif-as la foli-et-o, kiu-n li al-don-is al si-a leter-o?” Tran-kvil-igh-u, mi-a kar-a! Mi-a sagh-o, kiel mi almenaŭ kred-as, est-as tut-e en ord-o.
Mi leg-is antaŭ kelk-a-j tag-o-j libr-et-o-n sub la nom-o “Lingv-o inter-naci-a.” La aŭtor-o kred-ig-as, ke per tiu lingv-o oni pov-as est-i kompren-at’a de la tut-a mond-o-se ech la adres-it-o ne sol-e ne sci-as la lingv-o-n, sed ech ankaŭ ne aŭd-is pri ghi; oni dev-as sol-e al-don-i al la leter-o mal-grand-a-n foli-et-o-n nom-at-a-n “vort-ar-o.” Dezir-ant-e vid-i, chu tio est-as ver-a, mi skrib-as al vi en tiu lingv-o, kaj mi ech unu vort-o-n ne al-met-as en ali-a lingv-o, tiel kiel se ni tut-e ne kompren-us unu la lingv-o-n de la ali-a. Respond-u al mi, chu vi efektiv-e kompren-is kio-n mi skrib-is. Se la afer-o propon-it-a de la aŭtor-o est-as efektiv-e bon-a, oni dev-as per chiu-j fort-o-j li-n help-i. Kian mi hav-os vi-a-n respond-o-n, mi send-os al vi la libr-et-o-n; montr-u ghi-n al chiu-j logh-ant-o-j de vi-a urb-et-o, send-u ghi-n chiu-n vilagh-o-n chirkaŭ la urb-et-o, chiu-n urb-o-n kaj urbet-o-n, kie vi nur hav-as amik-o-j-n aŭ kon-at-o-j-n. Est-as neces-e ke grand-eg-a nombr-o da person-o-j don-u si-a-n voch-o-n–tian post la plej mal-long-a temp-o est-os decid-it-a afer-o, kiu pov-as port-i grand-eg-a-n util-o-n al la hom-a societ-o.
IV. MI-A PENS-O.
Sur la kamp-o, for de l’ mond-o,
Antaŭ nokt-o de somer-o
Amik-in-o en la rond-o
Kant-as kant-o-n pri l’ esper-o.